Sterilvakuigo

Sterilvakuigitaj nutraĵoj
ladskatoletoj de manĝeblaj konservaĵoj stokitaj por vendado en supermerkato

Sterilvakuigo estas dommastruma fizika metodo konservi nutraĵojn, sterilizante ilin kaj vakuigante la konservujojn per varmegigo. Oni uzas glasegojn kun vitraj kovriloj kaj gumringo aŭ kun ladaj ŝraŭbkovriloj. La konservujojn oni varmegigas en bolanta akvo, tiel mortigante la damaĝuntajn ĝermojn en la nutraĵo kaj samtempe kreante vakuon en la ujoj.

La metodo taŭgas speciale por fruktoj, legomoj kaj viando. La metodo sekvas la saman principon kiel la konservaĵskatolo, sed kun pli malalta temperaturo, kio avantaĝas por la nutraĵkvalito, sed malavantaĝas por la konservodaŭro.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search